Skip to content

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 

History

2 Commits
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

Tio chi estas la Lens-Studio-pakajho por Snapchat-lenso "Maro: sep horoj". Ghi prezentas akvonivelojn prognozitajn por loko, dato kaj horo specifeblaj fare de la uzanto kaj por la ses sekvaj horoj. La prezento estas fasonata, kiel x-y-grafikajho (x: tempo; y: akvonivelo). La loko estas specifebla per tio, ke la uzanto enigas ghiajn harmonajn konstituantojn. Jen videajho kreita per la lenso.

Tio, kiel la uzanto enigu, estas priskribita en ret-apo "Prognozo de akvoniveloj per TICON-4-datumoj". Pro uzo de nelokdependa konservado la enigo estas konservata por la sekva uzo de la lenso.

Bazo:

  1. Kumm, Werner: "Gezeitenkunde : Theorie und Praxis", Delius-Klasing, Bielefeld, 1992, paghoj 126-129.
  2. https://refmar.shom.fr/sites/default/files/2024-01/TIPE_formulation.pdf (SHOM-algoritmo)
  3. Informoj donitaj en https://gezeiten.bsh.de/rechtenfleth kaj
  4. Informoj donitaj en https://www.seanoe.org/data/00980/109129/ (pri TICON-4)

Uzighas ankau informoj donitaj en: Hart-Davis Michael, Dettmering Denise, Seitz Florian (2025). TICON-4: TIdal CONstants based on GESLA-4 sea-level records. SEANOE. https://doi.org/10.17882/109129 kaj Piccioni Gaia, Dettmering Denise, Bosch Wolfgang, Seitz Florian (2019). TICON: TIdal CONstants based on GESLA sea-level records from globally located tide gauges. Geoscience Data Journal. 6 (2). 97-104. https://doi.org/10.1002/gdj3.72, https://archimer.ifremer.fr/doc/00838/94993/

Por krei Snapchat-lenson saman au similan al Maro: sep horoj, oni procedu jene:

  1. Startigu Lens Studio.
  2. Konservu tie la defaultan projekton kun ajna nomo, ekzemple nomo123. (Ghi estas uzata en la sekva priskribo.)
  3. Klaku al Asset Library en Lens Studio.
  4. Serchu tie lau Github Konnect en Lens Studio.
  5. Instalu ghin en Lens Studio.
  6. Klaku tie al Github Konnect.
  7. Eventuale estas necese antaue instali Git en sia komputilo, por ke git-komandoj funkciu.
  8. En la Git Terminal de Lens Studio enigu git clone https://github.com/AndreasKueck/lensstudiomarosep horoj.git kaj klaku al Run Git Command.
  9. Tio efikas, ke en via en-komputila projekto-dosierujo nomo123 ekestas dosierujo lensstudiomarosephoroj, en kiu sin trovas interalie dosiero nome marosephoroj.esproj au lensstudiomarosephoroj.esproj.
  10. Ghin malfermu en Lens Studio (per File > Open Project), modifu kaj laubezone konservu sub alia nomo.

Snapchat-lensoj kun kaj similaj funkcioj kaj GitHub-deponejo estas "Maro" (GitHub-deponejo) kaj "Akvoniveloj (dato)" (GitHub-deponejo).

Permesilo ("License")

Chi tiu projekto estas publikigita sub la MIT-permesilo.

Vi estas libera uzi, modifi kaj distribui chi tiun Lens-Studio-projekton, se vi konservas la kopirajtan avizon.

About

Tio chi estas la Lens-Studio-pakajho por Snapchat-lenso "Maro: sep horoj". Ghi prezentas akvonivelojn prognozitajn por loko, dato kaj horo specifeblaj fare de la uzanto kaj por la ses sekvaj horoj. La prezento estas fasonata, kiel x-y-grafikajho (x: tempo; y: akvonivelo).

Topics

Resources

Stars

0 stars

Watchers

0 watching

Forks

Releases

Packages

Contributors

Languages